Drupalo
Komunumo en Esperanto
Klaku jam drupaligita
Karaj kunlistanoj, post legi http://www.drupalo.org/?q=node/71 kaj pripensi ĝin, mi fine drupaligis la ĉefan paĝaron de la projekto Klaku.
Nun estas la unua versio kaj jam bone funkcias, tamen mi daŭre aldonos aliajn karakteristikojn dum la venontaj semajnoj, kaj ankaŭ mi refaros la menuon per CSS ĉar ankoraŭ mi ne multe kontentas kun la ĉefa (popularaj novaĵoj, ĵuŝaj novaĵoj kaj arkivo).
Mi devas diri ke la alia softvaro ke ni uzis, nomata Pligg, havis multegajn problemojn kun la SPAMO kaj nun finfine ni solvis jam tion ĉi.
Mi esperas ke vi ŝatos kaj mi petas ke vi disvastigu kaj uzu la paĝon de Klaku.
Aliflanke, mi serĉas novan servilon ĉar la nuna funkcias iom malrapide. Klaku.net nun loĝas en la servilo de amiko mia (janzo) kaj li havas tro multajn aliajn projektojn.
Mi deziras ke Klaku estu la centra punkto de la esperanta blogaro. Oni dankos viajn kontribuojn :-) hehe
ek' al klak'
http://klaku.net
amike,
joan
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Gratulojn!
Bonegaj novajxoj! Kiom da eforto vi bezonis?
>Aliflanke, mi serĉas novan servilon ĉar la nuna funkcias iom malrapide.
>Klaku.net nun loĝas en la servilo de amiko mia (janzo)
>kaj li havas tro multajn aliajn projektojn.
Cxu gxi trovigxas sur la sama servilo, kie estas Monda Kalendaro? Kiom da mono vi bezonas por lui servilon?
saluton
Bone, mi entute laboris dum 20 horoj, mi devis kopii la bildojn (avatars), la uzantojn (pli ol 500), la novajxojn, la komentojn, la karmon de la uzantaro kaj kelkaj aliaj partoj.
Poste mi programis CSS-an temon pli allogan kaj simile al la antikva pagxaro.
Cxe la oficiala blogo de Klaku mi rakontas iom plu pri tiu teknika sxangxo:
Ĝis Pligg... Klaku.net nun estos povitiga de Drupalo
http://blogo.klaku.net/?q=node/20
La ĉefa menuo konstruita kiel la antikva kun Pligg
http://blogo.klaku.net/?q=node/21
Pri la translokigxo de servilo: nuntempe... Monda Kalendaro estas en la sama servilo ol Drupalo.org, temas pri mia persona servilo :-) kaj mi ankaux havas multajn aliajn projektojn. Mi ne volas miksi ankaux Klaku. Dum la venontaj semajnoj mi studos la bezonojn kaj mi intencos translokigxi Klaku.net... la problemo estas ke Klaku ne donas monon al mi, kaj mi perdos monon se mi pagas bonan servilon... ni vidos.
Ankaux la Oficiala Blogo de klaku estas povigata de Drupalo ;-)
amike,
joan
Serviloj
>la problemo estas ke Klaku ne donas monon al mi
Cxu Klaku povus iel subteni sin, aux cxu vi povos kolekti monon?
sal'
Do, malfacile... cxu ne?
Propagando el Google Adds aux aliaj sistemos ne multe placxas al mi, cxu vi konsiderus bone legi klaku.net kun iom da anoncoj el GoogleAds?
Aliaj manieroj por kolekti monon (ekzemple, pere de afisxoj de esperantaj projektoj kontraux 10 EUR monate ne multe funkcius... cxar bedauxrinde nia movado estas tro malgranda kaj malaktiva gxenerale en la reto).
Sed bone, mi finas mian mesagxon kiel cxiam... "ni vidos..." hehe
sanon!
joan