Drupalo
Komunumo en Esperanto
[PROPONO] Konstrui paĝaron por esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj
Mi atendis dum multaj monatoj la 'konstruitan paĝaron' por esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Mi aŭdis ke ili volis preni la sistemon ke la germanaj teknikistoj uzis por la IS, mi aŭdis pri traduki la ilon, ktp... tamen... post multaj monatoj mi vidas nenion.
Mi proponas fari, en 2 semajnoj (oni ne bezonas plu), simplan, allogan kaj utilan paĝaron por la esperantaj kongresoj:
- Ĝi havus la fakojn: Komenco + Kie okazos la kongreso? + Aliĝu + Aliĝintoj + Kontakto
- Ĝi uzus la modulojn: webform kaj CCK (por fari aliĝon), GoogleMap (por la situacio de la kongreso), Views (por la listo da aliĝintoj) kaj Captcha (por Aliĝo kaj Kontakto).
- Poste ni povus enmeti ĝin en allogan paĝon kaj oferi senpage al ĉiuj organizoj (kiel mi faris kun E-vendejo en http://e-vendejo.mooo.com
La teknikistoj de la asocioj povos preni la softvaron kaj meti informojn, fotojn, mapojn, kotizojn, ktp... tre facile. Mi pensas ke en malpli ol 30 minutoj unu asocio povos kontrui sian propran paĝaron por la renkontiĝo aŭ Kongreso.
Bone, jen mia propono.
amike,
joan
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Cxu unu aux du retejoj?
Kompreneble tia retejo estas bezonata. Kiel gxi rilatus al Monda Kalendaro? Sxajnas, ke ili dividus funkciojn. Mi volus havi nur unu konton por sercxi eventojn, esprimi intereson, kaj aligxi.
mmm
Mia propono ne estis fari grandan sistemon por kunigi la esperantajn kongresojn.
Mi simple proponis fari etan pagxon por ke unu asocio pretigu rapide sian anoncon de la Kongreso.
Same ol tiuj ekzemploj:
http://esperanto.cat/congres2006/
http://pej.aplus.pl/as/2007/?p=aligxilo
Kompreneble ni povus aldoni ligilon por ke la anonco aperus auxtomate en Monda Kalendaro. Sed mia propono nur temas pri pagxon por aligxilo, programo, kontakto kaj listo da aligxintoj.
amike,
joan
gratulas
Mi gratulas pro la bona ideo !