Nova paĝaro kreita per Drupalo

Saluton kamaradoj,

mi informas pri la nova paĝaro ke mi faris por la oficialaj informoj pri la projekto Klaku.net, temas pri la oficiala blogo de la projekto. Tute farita per Drupalo, ni estas 4 uzantoj (gufulo, farri, janzo kaj mi) kaj mi mem faris la haŭton de la komenco... tre simpla kaj nigrega. Mi neniam faris similan haŭton kaj ĝi aspektas interesa.

http://blogo.klaku.net

ĝis karaj! Drupalo kreskegas kaj kreskegos!

Bonege

Gxi aspektas tre bela. Viaj kapabloj kreskas... Tri komentoj:
1. Cxu vi povas fari belajn URLojn?
2. "novan" devus esti "nova" cxi tie: http://blogo.klaku.net/?q=node/7
3. "Povigita" devus esti "Povigata"

saluton

Saluton simplulo!

Bedaŭrinde ne eblas la belaj URLoj ĉar la servilo ne estas preparita por tio... mi jam komentis tion antaŭ kelkaj monatoj kaj de tempo al temo resploras la temon, tamen ne eblas ankoraŭ.. nek en mia servilo (www.drupalo.org) nek en la servilo de Klaku (http://blogo.klaku.net).

Dankon por la aliaj korektoj, mi tuj faros!!!!!!

ĉiam antaŭen!