Drupalo
Komunumo en Esperanto
Instalprofiloj
Drupal 5.x donas la eblecon krei instalprofilojn. Laux gxia priskribo, la modulo celas subteni la auxtomatan kreadon de pagxaroj de diversaj tipoj, ekzemple pagxaro por blogistoj, muzikistoj, organizoj, ktp. Sed se vi legas la liston da publikigitaj instalprofiloj: http://drupal.org/project/Installation+profiles vi rimarkos, ke estas du kategorioj:
- Tipoj (pregxejoj, wikiistoj, ...)
- Lingvoj (hebrea, franca, japana, rusa, ...)
Cxu ni faru nur unu instalprofilon (Esperanto) aux kelkaj:
- Esperanto-Biblioteko
- Esperanto-Komunumo
Cxu diversajn depende de la kvanto da lingvoj: 1, 2, aux N? Kiajn modulojn ni inkludu? Kompreneble ni inkludu la hauxton "Esperanto". Kiel skribi profilon por la instalilo: http://drupal.org/node/67921
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Vivontaj kaj Mortontaj Moduloj
En la 38a podcast de Lullabot:
http://www.lullabot.com/podcast
oni priparolas la evoluadon de Drupal, ekzemple kiaj moduloj kaj metodoj estas malmodernaj kaj versxajne mortos.
Ili tre rekomendas cxi tiun novan libron:
http://www.amazon.com/Pro-Drupal-Development-John-VanDyk/dp/1590597559/
Jen estas kurta sumario de iliaj komentoj. Gxenerale, la mortontaj moduloj estos anstatauxigitaj de CCK kaj Views, priparolitaj en Podcast #30.
Moduloj por la estonteco:
1. CCK
2. Views
3. Calendar
4. Actions
5. jQuery
Dinosauxraj moduloj:
1. Taxonomy (kerna)
2. Flexinode (jam deprecated)
3. Webform
4. Image
5. Event (jam deprecated)
6. Profile (kerna, preskaux jam morta), ekz. de la modulo Bioe: http://drupal.org/project/bio
7. Moduloj uzantaj multe da JavaScript anstataux jQuery
Dinosauxraj Metodoj:
1. klonado de moduloj por krei similajn
2. misuzado de la modulo NodeAccess
3. Uzado de JavaScript sen jQuery
Drupal Carbon
La moduloj de Drupal Carbon estas bonaj kandidatoj por Drupala instalprofilo. Jen ankoraux listo da Carbon-moduloj.
Ankaux estas la Drupal Social Network kun 78(!) moduloj.