Drupalo
Komunumo en Esperanto
Povigita de Drupalo
Ni bezonas malgrandan grafikajxon "Povigita de Drupalo" kiu povus aperi malsupre sur hejmpagxo de pagxaroj, uzantaj Drupalon. Cxu iu havas ideojn? Mi povas sugxesti nur guton + la verdan melonon.
Jen normaj grandecoj:
www.iab.net/standards/adunits.asp
www.simplygraphix.com/banners_sizes.html
www.designerstoolbox.com/online/banners.php
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Mi pensas, ke en tiu
Mi pensas, ke en tiu grafikajxo necesas uzi aux verdan aux bluan, sed ne ambaux kolorojn. Mi faris kelkajn, mi metos ilin cxi tien hodiaux-morgaux.
Mi samopinas
Laŭ mi, ni devus fari same ol Dima diris, ni ne miksu ambaŭ kolorojn -verda kaj blua-.
Pri la bildoj ke Dima prezentis.. mi ŝatas la trian en la surpa parto.
Jen estas kelkaj
Jen estas kelkaj eksperimentoj.
88x31
350x20:
Principoj kaj Preferoj
Grava principo:
1. Cxar la grafikajxo estos uzita sur esperantaj pagxaroj, multe pli gravas la Drupala logotipo ol la Esperanta logotipo. Tamen mi preferus, ke la verda melono cxeestu.
Aliaj miaj principoj:
2. Necesas klara kontrasto inter la teksto kaj la fono.
3. Necesas balanco
Pro tio mi preferas la minimumajn dezajnojn 3-5 kaj 7. Ili ne estas ege interesaj, sed ili estas simplaj kaj ne rompas miajn principojn. La aliaj havas aux neklaran fonon aux nebalancitajn tekston.
Bluverda Ekzemplo
Unuflanke la verda kaj blua ne kongruas, sed aliflanke ne gravas, cxar ili estas nur fono por la blanka teksto. La du logotipoj ekzistas kiel neevitebla fakto.
MKi tre ŝatas la bluverdan
MKi tre ŝatas la bluverdan ekzemplon!
Ĉu vi permesas al mi jam meti ĝin ĉe mia retejo ?
Gratulon!
Atendu...
Mi sxatas vian bonan guston. ;)
Tamen mi rekomendas, ke antauxe ni atingu pli-malpli komunan opinion. Estos pli efike se aperos nur unu rekonebla dezajno sur diversaj retejoj. Versxajne tamen ni povus havi du, sed ne pli.
Jupli da kandidataj dezajnoj ni havos, despli facile estos fari bonan elekton kun certeco. Cxu iu havas aliajn ideojn?
jes sed...
Jes sed ni atendu kiom da tempo? Ĉi-retejo ŝajne ne plu estas aktiva. Ĉu pluekzistetas drupalo-komunumo esperanta ?
Bone, ni ne atendu!
La plej grava parto de Drupalo estas traduko (de la cxefaj moduloj), kiu nun preskaux pretas. Ni inkludu ankaux hauxton kaj instalprofilon. Krome estus bone traduki dokumentaron.
Cxar ni dume estas dividita pri la "povigita"-dezajnoj cxi tie, mi rekomendas, ke ni elektu du: mian kaj unu el tiuj de Dima.
Kun pli granda teksto
Mi pligrandigis kaj iom plibonigis la tekston:

Elektrika "Povigata de Drupalo"
Jen koncepto, bezonanta plibonigon.